Psalms 124

Kanto de suprenirado. De David.

1Se la Eternulo ne estus kun ni,
Diru nun Izrael,
2Se la Eternulo ne estus kun ni,
Kiam homoj leviĝis kontraŭ ni:
3Tiam ili englutus nin vivajn,
Kiam ekflamis kontraŭ ni ilia kolero;
4Tiam dronigus nin akvo, torento kovrus nian animon;
5Tiam kovrus nian animon pereiga akvo.
6Benata estu la Eternulo,
Kiu ne fordonis nin kiel rabakiron al iliaj dentoj.
7Nia animo liberiĝis, kiel birdo el la reto de kaptistoj;
La reto disŝiriĝis, kaj ni liberiĝis.
8Nia helpo estas en la nomo de la Eternulo,
Kiu kreis la ĉielon kaj la teron.
Copyright information for Esperanto